-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|IsaÃas 41:1|
Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.
-
2
|IsaÃas 41:2|
Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis regxojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.
-
3
|IsaÃas 41:3|
Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.
-
4
|IsaÃas 41:4|
Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.
-
5
|IsaÃas 41:5|
Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimigxis kaj alvenis.
-
6
|IsaÃas 41:6|
CXiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato:Estu kuragxa!
-
7
|IsaÃas 41:7|
Kaj la skulptisto kuragxigas la fandiston, la ladfaristo la forgxiston, kaj li diras:La kunigxo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke gxi ne sxanceligxu.
-
8
|IsaÃas 41:8|
Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,
-
9
|IsaÃas 41:9|
vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-
-
10
|IsaÃas 41:10|
ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21