-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|IsaÃas 22:1|
Profetajxo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?
-
2
|IsaÃas 22:2|
Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
-
3
|IsaÃas 22:3|
cxiuj viaj cxefoj kune forkuris de pafarko; cxiuj, kiujn oni trovis cxe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune cxiuj, kiuj forkuris malproksimen.
-
4
|IsaÃas 22:4|
Tial mi diris:Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.
-
5
|IsaÃas 22:5|
CXar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaux la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.
-
6
|IsaÃas 22:6|
Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis sxildon.
-
7
|IsaÃas 22:7|
Kaj viaj plej bonaj valoj plenigxis de cxaroj, kaj rajdantoj sin arangxis antaux la pordego.
-
8
|IsaÃas 22:8|
Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,
-
9
|IsaÃas 22:9|
kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
-
10
|IsaÃas 22:10|
Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22