-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
11
|IsaÃas 5:11|
Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!
-
12
|IsaÃas 5:12|
Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
-
13
|IsaÃas 5:13|
Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso senfortigxis de soifo.
-
14
|IsaÃas 5:14|
Pro tio SXeol largxigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian fauxkon; kaj mallevigxos tien gxia gloro kaj gxia amaso kaj gxia bruantaro kaj gxia gajularo.
-
15
|IsaÃas 5:15|
Klinigxos homo kaj malaltigxos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiligxos.
-
16
|IsaÃas 5:16|
Sed la Eternulo Cebaot altigxos en la jugxo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.
-
17
|IsaÃas 5:17|
Tiam la sxafidoj pasxtigxos en bona ordo, kaj fremduloj mangxos tion, kio restos de la fortuloj.
-
18
|IsaÃas 5:18|
Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per sxnuroj de vanteco kaj pekon kvazaux per cxenoj de cxaroj;
-
19
|IsaÃas 5:19|
al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!
-
20
|IsaÃas 5:20|
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolcxon faras dolcxo kaj la dolcxon maldolcxo!
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21