-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|LevÃtico 20:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|LevÃtico 20:2|
Al la Izraelidoj diru:CXiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Molehx, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per sxtonoj.
-
3
|LevÃtico 20:3|
Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.
-
4
|LevÃtico 20:4|
Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Molehx, kaj ne mortigos lin:
-
5
|LevÃtico 20:5|
tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj kontraux lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj cxiujn, kiuj malcxastos, imitante lin en la malcxastado por Molehx, el inter ilia popolo.
-
6
|LevÃtico 20:6|
Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.
-
7
|LevÃtico 20:7|
Sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
8
|LevÃtico 20:8|
Kaj observu Miajn legxojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin.
-
9
|LevÃtico 20:9|
CXiu, kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, estu mortigita:sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.
-
10
|LevÃtico 20:10|
Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21