-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|LevÃtico 22:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|LevÃtico 22:2|
Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktajxojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi:Mi estas la Eternulo.
-
3
|LevÃtico 22:3|
Diru al ili:Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux Mi:Mi estas la Eternulo.
-
4
|LevÃtico 22:4|
Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aux elfluon, tiu ne mangxu la sanktajxojn, gxis li purigxos. Kiu ektusxis iun, kiu malpurigxis per mortinto, aux kiu havas elfluon de semo;
-
5
|LevÃtico 22:5|
aux kiu ektusxis ian rampajxon, per kiu li malpurigxis, aux iun homon, de kiu li malpurigxis per ia lia malpurajxo;
-
6
|LevÃtico 22:6|
tiu, ektusxinte tion, estos malpura gxis la vespero, kaj li ne mangxu la sanktajxojn, antaux ol li estos lavinta sian korpon per akvo.
-
7
|LevÃtico 22:7|
Post la subiro de la suno li farigxos pura, kaj tiam li povas mangxi la sanktajxojn, cxar tio estas lia mangxajxo.
-
8
|LevÃtico 22:8|
Kadavrajxon kaj ion, kion dissxiris bestoj, li ne mangxu, por ke li ne malpurigxu per tio:Mi estas la Eternulo.
-
9
|LevÃtico 22:9|
Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en gxi, se ili tion malhonoros:Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.
-
10
|LevÃtico 22:10|
Kaj neniu laiko mangxu sanktajxon; logxanto cxe pastro kaj ankaux dungito ne mangxu sanktajxon.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21