-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|LevÃtico 21:1|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;
-
2
|LevÃtico 21:2|
krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;
-
3
|LevÃtico 21:3|
kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per sxi li povas sin malpurigi.
-
4
|LevÃtico 21:4|
Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.
-
5
|LevÃtico 21:5|
Ili ne faru al si senharajxon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entrancxojn.
-
6
|LevÃtico 21:6|
Sanktaj ili estu antaux sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; cxar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.
-
7
|LevÃtico 21:7|
Virinon malcxastan aux senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpusxitan de sia edzo, ili ne prenu; cxar pastro estas sankta al sia Dio.
-
8
|LevÃtico 21:8|
Tial tenu lin sankte, cxar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.
-
9
|LevÃtico 21:9|
Se filino de pastro senhonorigxis per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron:oni forbruligu sxin per fajro.
-
10
|LevÃtico 21:10|
La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21