-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Deuteronômio 11:1|
Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn kaj legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo.
-
2
|Deuteronômio 11:2|
Kaj sciu hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,
-
3
|Deuteronômio 11:3|
kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando;
-
4
|Deuteronômio 11:4|
kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al gxiaj cxevaloj kaj cxaroj, kiujn Li superversxis per la akvo de la Rugxa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin gxis la nuna tago;
-
5
|Deuteronômio 11:5|
kaj kion Li faris al vi en la dezerto, gxis vi venis al cxi tiu loko;
-
6
|Deuteronômio 11:6|
kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj cxion, kio ekzistis cxe ili, meze de la tuta Izrael.
-
7
|Deuteronômio 11:7|
Viaj okuloj vidis ja cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.
-
8
|Deuteronômio 11:8|
Observu do cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke vi fortigxu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin,
-
9
|Deuteronômio 11:9|
kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
-
10
|Deuteronômio 11:10|
CXar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman gxardenon.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21