-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Deuteronômio 21:1|
Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:
-
2
|Deuteronômio 21:2|
tiam eliru viaj plejagxuloj kaj viaj jugxistoj, kaj ili mezuru gxis la urboj, kiuj trovigxas cxirkauxe de la mortigito.
-
3
|Deuteronômio 21:3|
Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;
-
4
|Deuteronômio 21:4|
kaj la plejagxuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;
-
5
|Deuteronômio 21:5|
kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);
-
6
|Deuteronômio 21:6|
kaj cxiuj plejagxuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,
-
7
|Deuteronômio 21:7|
kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne versxis cxi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;
-
8
|Deuteronômio 21:8|
pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.
-
9
|Deuteronômio 21:9|
Kaj vi elvisxu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru placxantajxon antaux la Eternulo.
-
10
|Deuteronômio 21:10|
Kiam vi eliros en militon kontraux viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21