-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Deuteronômio 13:1|
Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi signon aux miraklon,
-
2
|Deuteronômio 13:2|
kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
-
3
|Deuteronômio 13:3|
tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
-
4
|Deuteronômio 13:4|
La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu.
-
5
|Deuteronômio 13:5|
Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
-
6
|Deuteronômio 13:6|
Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
-
7
|Deuteronômio 13:7|
el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi, la proksimaj de vi aux la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando gxis la alia:
-
8
|Deuteronômio 13:8|
tiam ne konsentu kun li kaj ne auxskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kasxu lin,
-
9
|Deuteronômio 13:9|
sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
-
10
|Deuteronômio 13:10|
Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22