-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Deuteronômio 27:1|
Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.
-
2
|Deuteronômio 27:2|
Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko;
-
3
|Deuteronômio 27:3|
kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.
-
4
|Deuteronômio 27:4|
Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko.
-
5
|Deuteronômio 27:5|
Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron.
-
6
|Deuteronômio 27:6|
El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;
-
7
|Deuteronômio 27:7|
kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo, via Dio.
-
8
|Deuteronômio 27:8|
Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
-
9
|Deuteronômio 27:9|
Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio.
-
10
|Deuteronômio 27:10|
Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22