-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Deuteronômio 34:1|
Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraux Jerihxo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, gxis Dan,
-
2
|Deuteronômio 34:2|
kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda gxis la ekstrema maro,
-
3
|Deuteronômio 34:3|
kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo, la urbo de Palmoj, gxis Coar.
-
4
|Deuteronômio 34:4|
Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.
-
5
|Deuteronômio 34:5|
Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laux la diro de la Eternulo.
-
6
|Deuteronômio 34:6|
Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraux Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon gxis hodiaux.
-
7
|Deuteronômio 34:7|
Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia fresxeco.
-
8
|Deuteronômio 34:8|
Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.
-
9
|Deuteronômio 34:9|
Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco, cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
10
|Deuteronômio 34:10|
Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizagxon kontraux vizagxo;
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21