-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Deuteronômio 22:1|
Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aux lia sxafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.
-
2
|Deuteronômio 22:2|
Se via frato ne estas proksime de vi aux se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu cxe vi, gxis via frato ilin sercxos, kaj tiam redonu ilin al li.
-
3
|Deuteronômio 22:3|
Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun cxia perditajxo de via frato, kun cxio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos:vi ne devas forturni vin.
-
4
|Deuteronômio 22:4|
Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aux lia bovo falis sur la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.
-
5
|Deuteronômio 22:5|
Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.
-
6
|Deuteronômio 22:6|
Se vi trovos neston de birdo antaux vi sur la vojo, sur iu arbo aux sur la tero, kun birdidoj aux kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aux sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj;
-
7
|Deuteronômio 22:7|
la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.
-
8
|Deuteronômio 22:8|
Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de gxi.
-
9
|Deuteronômio 22:9|
Ne prisemu vian vinbergxardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbenigxu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinbergxardeno.
-
10
|Deuteronômio 22:10|
Ne plugu per bovo kaj azeno kune.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22