-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Provérbios 10:1|
Sentencoj de Salomono. Sagxa filo estas gxojo por sia patro, Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino.
-
2
|Provérbios 10:2|
Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.
-
3
|Provérbios 10:3|
La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas.
-
4
|Provérbios 10:4|
Maldiligenta mano malricxigas; Sed mano de diligentuloj ricxigas.
-
5
|Provérbios 10:5|
Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo sagxa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.
-
6
|Provérbios 10:6|
Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.
-
7
|Provérbios 10:7|
La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
-
8
|Provérbios 10:8|
Kiu havas sagxan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.
-
9
|Provérbios 10:9|
Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendangxere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.
-
10
|Provérbios 10:10|
Kiu grimacas per la okulo, tiu kauxzas suferon; Kaj kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21