-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Provérbios 30:1|
Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.
-
2
|Provérbios 30:2|
Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.
-
3
|Provérbios 30:3|
Kaj mi ne lernis sagxon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
-
4
|Provérbios 30:4|
Kiu levigxis en la cxielon, kaj mallevigxis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu arangxis cxiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? CXu vi scias?
-
5
|Provérbios 30:5|
CXiu diro de Dio estas pura; Li estas sxildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
-
6
|Provérbios 30:6|
Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
-
7
|Provérbios 30:7|
Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaux ol mi mortos:
-
8
|Provérbios 30:8|
Falsajxon kaj mensogajxon forigu de mi; Malricxecon kaj ricxecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.
-
9
|Provérbios 30:9|
CXar alie mi eble trosatigxus kaj neus, kaj dirus:Kiu estas la Eternulo? Aux eble mi malricxigxus kaj sxtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
-
10
|Provérbios 30:10|
Ne kalumniu sklavon antaux lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne farigxu kulpulo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21