-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Provérbios 9:1|
La sagxo konstruis sian domon, CXarpentis gxiajn sep kolonojn.
-
2
|Provérbios 9:2|
GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.
-
3
|Provérbios 9:3|
GXi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo:
-
4
|Provérbios 9:4|
Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Al la senspritulo gxi diris:
-
5
|Provérbios 9:5|
Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis.
-
6
|Provérbios 9:6|
Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.
-
7
|Provérbios 9:7|
Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata.
-
8
|Provérbios 9:8|
Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos.
-
9
|Provérbios 9:9|
Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
-
10
|Provérbios 9:10|
La komenco de la sagxo estas timo antaux la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21