-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Provérbios 26:1|
Kiel negxo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsagxulo.
-
2
|Provérbios 26:2|
Kiel birdo forlevigxas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkauxza malbeno ne efektivigxas.
-
3
|Provérbios 26:3|
Vipo estas por cxevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsagxuloj.
-
4
|Provérbios 26:4|
Ne respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke vi mem ne farigxu egala al li.
-
5
|Provérbios 26:5|
Respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke li ne estu sagxulo en siaj propraj okuloj.
-
6
|Provérbios 26:6|
Kiu komisias aferon al malsagxulo, Tiu trancxas al si la piedojn kaj sin suferigas.
-
7
|Provérbios 26:7|
Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la busxo de malsagxuloj.
-
8
|Provérbios 26:8|
Kiel iu, kiu alligas sxtonon al jxetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsagxulo.
-
9
|Provérbios 26:9|
Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la busxo de malsagxuloj.
-
10
|Provérbios 26:10|
Kompetentulo cxion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsagxulojn.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22