-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Provérbios 11:1|
Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.
-
2
|Provérbios 11:2|
Se venis malhumileco, venos ankaux honto; Sed cxe la humiluloj estas sagxo.
-
3
|Provérbios 11:3|
La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
-
4
|Provérbios 11:4|
Ne helpos ricxo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
-
5
|Provérbios 11:5|
La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.
-
6
|Provérbios 11:6|
La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.
-
7
|Provérbios 11:7|
Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.
-
8
|Provérbios 11:8|
Piulo estas savata kontraux mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
-
9
|Provérbios 11:9|
Per la busxo de hipokritulo difektigxas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj savigxas.
-
10
|Provérbios 11:10|
Kiam al la piuloj estas bone, la urbo gxojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, gxi estas gaja.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22