-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Provérbios 13:1|
Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.
-
2
|Provérbios 13:2|
La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
-
3
|Provérbios 13:3|
Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.
-
4
|Provérbios 13:4|
La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.
-
5
|Provérbios 13:5|
Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
-
6
|Provérbios 13:6|
La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
-
7
|Provérbios 13:7|
Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.
-
8
|Provérbios 13:8|
Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.
-
9
|Provérbios 13:9|
La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.
-
10
|Provérbios 13:10|
Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22