-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
11
|Provérbios 18:11|
La havo de ricxulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
-
12
|Provérbios 18:12|
Antaux la pereo la koro de homo fierigxas, Kaj antaux honoro estas humileco.
-
13
|Provérbios 18:13|
Kiu respondas, antaux ol li auxdis, Tiu havas malsagxon kaj honton.
-
14
|Provérbios 18:14|
La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
-
15
|Provérbios 18:15|
La koro de sagxulo akiras prudenton, Kaj la orelo de sagxuloj sercxas scion.
-
16
|Provérbios 18:16|
Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
-
17
|Provérbios 18:17|
La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj gxin klarigas.
-
18
|Provérbios 18:18|
La loto cxesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
-
19
|Provérbios 18:19|
Malpacigxinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
-
20
|Provérbios 18:20|
De la fruktoj de la busxo de homo satigxas lia ventro; Li mangxas la produktojn de siaj lipoj.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22