-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
11
|Provérbios 31:11|
Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos.
-
12
|Provérbios 31:12|
SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo.
-
13
|Provérbios 31:13|
SXi sercxas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
-
14
|Provérbios 31:14|
SXi estas kiel sxipo de komercisto; De malproksime sxi alportas sian panon.
-
15
|Provérbios 31:15|
SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
-
16
|Provérbios 31:16|
SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.
-
17
|Provérbios 31:17|
SXi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.
-
18
|Provérbios 31:18|
SXi komprenas, ke sxia komercado estas bona; SXia lumilo ne estingigxas en la nokto.
-
19
|Provérbios 31:19|
SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon.
-
20
|Provérbios 31:20|
SXi malfermas sian manon al la malricxulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22