-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Timoteo 2:1|
Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.
-
2
|2 Timoteo 2:2|
Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.
-
3
|2 Timoteo 2:3|
Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.
-
4
|2 Timoteo 2:4|
Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto.
-
5
|2 Timoteo 2:5|
Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris.
-
6
|2 Timoteo 2:6|
La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.
-
7
|2 Timoteo 2:7|
Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi komprenon pri cxio.
-
8
|2 Timoteo 2:8|
Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio;
-
9
|2 Timoteo 2:9|
en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.
-
10
|2 Timoteo 2:10|
Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5