-
-
Esperanto
-
-
1
|Zacarías 1:1|
En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido, dirante:
-
2
|Zacarías 1:2|
Forte koleris la Eternulo kontraux viaj patroj.
-
3
|Zacarías 1:3|
Diru do al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.
-
4
|Zacarías 1:4|
Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.
-
5
|Zacarías 1:5|
Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne?
-
6
|Zacarías 1:6|
Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.
-
7
|Zacarías 1:7|
En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato SXebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido, dirante:
-
8
|Zacarías 1:8|
Mi vidis en la nokto:jen viro sidas sur rugxa cxevalo, kaj li trovigxas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li trovigxas cxevaloj rugxaj, brunaj, kaj blankaj.
-
9
|Zacarías 1:9|
Mi demandis:Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la angxelo, kiu parolis kun mi, diris al mi:Mi montros al vi, kiuj ili estas.
-
10
|Zacarías 1:10|
Kaj la viro, kiu trovigxis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris:Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Santiago 1-5