-
-
Esperanto
-
-
1
|Zacarías 7:1|
En la kvara jaro de la regxo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zehxarja, en la kvara tago de la nauxa monato, tio estas de Kislev;
-
2
|Zacarías 7:2|
kiam Bet-El sendis SXareceron kaj Regem-Melehxon kun iliaj akompanantoj, por pregxi antaux la Eternulo,
-
3
|Zacarías 7:3|
kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene:CXu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?
-
4
|Zacarías 7:4|
Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
-
5
|Zacarías 7:5|
Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi?
-
6
|Zacarías 7:6|
Kaj kiam vi mangxas kaj trinkas, cxu ne por vi mem vi mangxas kaj trinkas?
-
7
|Zacarías 7:7|
CXu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antauxaj profetoj, kiam Jerusalem estis prilogxata kaj bonstata, kaj la urboj cxirkaux gxi, la suda regiono kaj la malaltajxo, estis prilogxataj?
-
8
|Zacarías 7:8|
Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zehxarja, dirante:
-
9
|Zacarías 7:9|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Faru jugxon justan, cxiu estu bona kaj kompatema al sia frato;
-
10
|Zacarías 7:10|
vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malricxulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraux via frato.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8