-
-
Esperanto
-
-
1
|Romanos 1:1|
Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,
-
2
|Romanos 1:2|
kiun Li promesis antauxe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,
-
3
|Romanos 1:3|
pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno,
-
4
|Romanos 1:4|
la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
-
5
|Romanos 1:5|
per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,
-
6
|Romanos 1:6|
inter kiuj estas ankaux vi, vokitaj de Jesuo Kristo;
-
7
|Romanos 1:7|
al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
-
8
|Romanos 1:8|
Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.
-
9
|Romanos 1:9|
CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj,
-
10
|Romanos 1:10|
cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4