-
-
Esperanto
-
-
1
|Tito 1:1|
Pauxlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laux la fido de la elektitoj de Dio, kaj laux la scio de la vero, kiu estas laux pieco,
-
2
|Tito 1:2|
kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,
-
3
|Tito 1:3|
sed gxustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;
-
4
|Tito 1:4|
al Tito, mia vera filo laux komuna fido:Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
-
5
|Tito 1:5|
Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;
-
6
|Tito 1:6|
se iu trovigxas neriprocxebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri dibocxo, nek ribelemaj.
-
7
|Tito 1:7|
CXar episkopo devas esti sen riprocxo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;
-
8
|Tito 1:8|
sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
-
9
|Tito 1:9|
tenanta la fidelan vorton, kiu estas laux la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaux refuti la kontrauxdirantojn.
-
10
|Tito 1:10|
CXar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4