-
-
Esperanto
-
-
1
|Malaquías 1:1|
Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malahxi.
-
2
|Malaquías 1:2|
Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
-
3
|Malaquías 1:3|
kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.
-
4
|Malaquías 1:4|
Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.
-
5
|Malaquías 1:5|
Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
-
6
|Malaquías 1:6|
Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?
-
7
|Malaquías 1:7|
Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.
-
8
|Malaquías 1:8|
Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.
-
9
|Malaquías 1:9|
Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.
-
10
|Malaquías 1:10|
Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8