-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 1:1|
CXar multaj jam entreprenis arangxi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,
-
2
|Lucas 1:2|
kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,
-
3
|Lucas 1:3|
sxajnis bone ankaux al mi, esplorinta cxion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,
-
4
|Lucas 1:4|
por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.
-
5
|Lucas 1:5|
En la tagoj de Herodo, regxo de Judujo, estis pastro nomata Zehxarja, el la dejxora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj sxia nomo estis Elizabeto.
-
6
|Lucas 1:6|
Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.
-
7
|Lucas 1:7|
Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.
-
8
|Lucas 1:8|
Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de sia grupo,
-
9
|Lucas 1:9|
laux la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
-
10
|Lucas 1:10|
Kaj la tuta amaso de la popolo pregxis ekstere dum la horo de la incensado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Santiago 1-5