-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 10:1|
Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta.
-
2
|Lucas 10:2|
Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
-
3
|Lucas 10:3|
Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.
-
4
|Lucas 10:4|
Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
-
5
|Lucas 10:5|
Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo.
-
6
|Lucas 10:6|
Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi.
-
7
|Lucas 10:7|
Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
-
8
|Lucas 10:8|
Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin;
-
9
|Lucas 10:9|
kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi.
-
10
|Lucas 10:10|
Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8