-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 16:1|
Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.
-
2
|Lucas 16:2|
Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi.
-
3
|Lucas 16:3|
Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.
-
4
|Lucas 16:4|
Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico.
-
5
|Lucas 16:5|
Kaj alvokinte al si cxiun el la sxuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua:Kiom vi sxuldas al mia sinjoro?
-
6
|Lucas 16:6|
Kaj li diris:Cent bat´?¢ojn da oleo. Kaj li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidigxu kaj skribu kvindek.
-
7
|Lucas 16:7|
Tiam li diris al alia:Kaj kiom vi sxuldas? Kaj li diris:Cent kor´?¢ojn da tritiko. Li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek.
-
8
|Lucas 16:8|
Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.
-
9
|Lucas 16:9|
Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.
-
10
|Lucas 16:10|
Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8