-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 1:1|
La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante:
-
2
|Levítico 1:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon.
-
3
|Levítico 1:3|
Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.
-
4
|Levítico 1:4|
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.
-
5
|Levítico 1:5|
Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
6
|Levítico 1:6|
Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn.
-
7
|Levítico 1:7|
Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.
-
8
|Levítico 1:8|
Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
-
9
|Levítico 1:9|
Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
-
10
|Levítico 1:10|
Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan, sendifektan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8