-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 8:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 8:2|
Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj.
-
3
|Levítico 8:3|
Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
-
4
|Levítico 8:4|
Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
-
5
|Levítico 8:5|
Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.
-
6
|Levítico 8:6|
Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
-
7
|Levítico 8:7|
Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.
-
8
|Levítico 8:8|
Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo.
-
9
|Levítico 8:9|
Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
10
|Levítico 8:10|
Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16