-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 6:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 6:2|
Se iu pekos kaj krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,
-
3
|Levítico 6:3|
aux se li trovos perditajxon kaj neos tion, aux se li jxuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:
-
4
|Levítico 6:4|
tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis, aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la perditajxon, kiun li trovis;
-
5
|Levítico 6:5|
aux cxion, pri kio li mensoge jxuris, li repagu per gxia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de gxi; al tiu, kies tio estas, li donu gxin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
-
6
|Levítico 6:6|
Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virsxafon el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.
-
7
|Levítico 6:7|
Kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri cxio, kion li faris kaj per kio li kulpigxis.
-
8
|Levítico 6:8|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
9
|Levítico 6:9|
Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante:Jen estas la legxo pri la brulofero:la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, gxis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur gxi.
-
10
|Levítico 6:10|
Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu gxin apud la altaron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8