-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 24:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 24:2|
Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.
-
3
|Levítico 24:3|
Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron gxin cxiam arangxadu de vespero gxis mateno antaux la Eternulo; tio estu eterna legxo en viaj generacioj.
-
4
|Levítico 24:4|
Sur la pure ora kandelabro li arangxadu la lumojn antaux la Eternulo cxiam.
-
5
|Levítico 24:5|
Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu cxiu pano;
-
6
|Levítico 24:6|
kaj arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo.
-
7
|Levítico 24:7|
Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.
-
8
|Levítico 24:8|
En cxiu tago sabata oni cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu eterna interligo.
-
9
|Levítico 24:9|
Kaj gxi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili mangxu gxin sur sankta loko, cxar tio estas plejsanktajxo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna legxo.
-
10
|Levítico 24:10|
Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 20-21