-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 10:1|
Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.
-
2
|Levítico 10:2|
Tiam eliris fajro el antaux la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaux la Eternulo.
-
3
|Levítico 10:3|
Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.
-
4
|Levítico 10:4|
Kaj Moseo alvokis Misxaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili:Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron.
-
5
|Levítico 10:5|
Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj hxitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.
-
6
|Levítico 10:6|
Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar:Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne dissxiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.
-
7
|Levítico 10:7|
Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; cxar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laux la vortoj de Moseo.
-
8
|Levítico 10:8|
Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:
-
9
|Levítico 10:9|
Vinon kaj ebriigajxon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna legxo en viaj generacioj.
-
10
|Levítico 10:10|
Por ke vi diferencigu inter sanktajxo kaj ordinarajxo kaj inter malpurajxo kaj purajxo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5