-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 10:11|
kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj cxiujn legxojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.
-
12
|Levítico 10:12|
Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo.
-
13
|Levítico 10:13|
Kaj mangxu gxin sur sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas ordonite al mi.
-
14
|Levítico 10:14|
Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.
-
15
|Levítico 10:15|
La femuron de levado kaj la brustajxon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitajxo, kiel ordonis la Eternulo.
-
16
|Levítico 10:16|
Kaj la kapron propekan Moseo sercxis, sed montrigxis, ke gxi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraux Eleazar kaj kontraux Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:
-
17
|Levítico 10:17|
Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo.
-
18
|Levítico 10:18|
Jen gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.
-
19
|Levítico 10:19|
Kaj Aaron diris al Moseo:Jen hodiaux ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaux la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi mangxus hodiaux pekoferon, cxu tio placxus al la Eternulo?
-
20
|Levítico 10:20|
Kaj Moseo tion auxdis, kaj tio placxis al li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3