-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 16:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaux la Eternulon kaj mortis.
-
2
|Levítico 16:2|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.
-
3
|Levítico 16:3|
Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon:kun bovido por pekofero kaj kun virsxafo por brulofero.
-
4
|Levítico 16:4|
Sanktan linan hxitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo:tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin.
-
5
|Levítico 16:5|
Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virsxafon por brulofero.
-
6
|Levítico 16:6|
Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.
-
7
|Levítico 16:7|
Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
8
|Levítico 16:8|
Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj:unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.
-
9
|Levítico 16:9|
Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros gxin kiel pekoferon.
-
10
|Levítico 16:10|
Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaux la Eternulo, por fari super gxi pekliberigon kaj forsendi gxin al Azazel en la dezerton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 20-21