-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 16:21|
kaj Aaron metos siajn ambaux manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super gxi cxiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj cxiujn iliajn krimojn kaj cxiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos gxin per speciala homo en la dezerton.
-
22
|Levítico 16:22|
Kaj la kapro forportos sur si cxiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikigxan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.
-
23
|Levítico 16:23|
Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.
-
24
|Levítico 16:24|
Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon.
-
25
|Levítico 16:25|
Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro.
-
26
|Levítico 16:26|
Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
-
27
|Levítico 16:27|
Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpurajxon.
-
28
|Levítico 16:28|
Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
-
29
|Levítico 16:29|
Kaj tio estu por vi eterna legxo:en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi.
-
30
|Levítico 16:30|
CXar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de cxiuj viaj pekoj antaux la Eternulo vi farigxos puraj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Salmos 78-80