-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 19:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 19:2|
Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.
-
3
|Levítico 19:3|
CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
4
|Levítico 19:4|
Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
5
|Levítico 19:5|
Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon.
-
6
|Levítico 19:6|
En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.
-
7
|Levítico 19:7|
Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.
-
8
|Levítico 19:8|
Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.
-
9
|Levítico 19:9|
Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.
-
10
|Levítico 19:10|
Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 20-21