-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 19:21|
Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon.
-
22
|Levítico 19:22|
Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.
-
23
|Levítico 19:23|
Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.
-
24
|Levítico 19:24|
En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.
-
25
|Levítico 19:25|
Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
26
|Levítico 19:26|
Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne antauxdiru sorcxe.
-
27
|Levítico 19:27|
Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.
-
28
|Levítico 19:28|
Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.
-
29
|Levítico 19:29|
Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.
-
30
|Levítico 19:30|
Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27