-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 19:11|
Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
-
12
|Levítico 19:12|
Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.
-
13
|Levítico 19:13|
Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.
-
14
|Levítico 19:14|
Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.
-
15
|Levítico 19:15|
Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.
-
16
|Levítico 19:16|
Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.
-
17
|Levítico 19:17|
Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.
-
18
|Levítico 19:18|
Ne faru vengxon kaj ne portu koleron kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.
-
19
|Levítico 19:19|
Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.
-
20
|Levítico 19:20|
Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27