-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 13:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
2
|Levítico 13:2|
Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj.
-
3
|Levítico 13:3|
Kaj la pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos, kaj deklaros, ke gxi estas malpura.
-
4
|Levítico 13:4|
Kaj se gxi estos blanka makulo sur la hauxto de lia korpo, sed gxi ne aspektos pli profunda ol la hauxto, kaj la haroj sur gxi ne farigxis blankaj, tiam la pastro ensxlosu la infektiton por sep tagoj.
-
5
|Levítico 13:5|
Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo restis en la antauxa stato, kaj ke la infektajxo ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ensxlosu lin por pluaj sep tagoj.
-
6
|Levítico 13:6|
Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla kaj gxi ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaru lin pura:gxi estas likeno:li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
-
7
|Levítico 13:7|
Sed se la likeno tre disvastigxis sur la hauxto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.
-
8
|Levítico 13:8|
Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas lepro.
-
9
|Levítico 13:9|
Se sur iu homo estos infektajxo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.
-
10
|Levítico 13:10|
Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka sxvelajxo sur la hauxto kaj ke de gxi la haroj farigxis blankaj kaj sur la sxvelajxo estas kruda karno,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16