-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
51
|Levítico 13:51|
Kaj li rigardos la infektitajxon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la vesto, aux sur la fundamentajxo, aux sur la enteksitajxo, aux sur ia felajxo, tiam la infektajxo estas lepro pereiga; gxi estas malpura.
-
52
|Levítico 13:52|
Kaj oni forbruligu la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon el lano aux el lino aux cxian felajxon, sur kiu estos la infektajxo; cxar gxi estas lepro pereiga, per fajro oni devas gxin forbruligi.
-
53
|Levítico 13:53|
Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo,
-
54
|Levítico 13:54|
tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektajxo, kaj li ensxlosos gxin denove por sep tagoj.
-
55
|Levítico 13:55|
Kaj la pastro rigardos la infektajxon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektajxo ne sxangxis sian aspekton kaj la infektajxo ne disvastigxis, tiam gxi estas malpura, per fajro oni gxin forbruligu; gxi estas penetrigxintajxo sur la antauxa aux malantauxa flanko.
-
56
|Levítico 13:56|
Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li desxiru gxin de la vesto aux de la felo aux de la fundamentajxo aux de la enteksitajxo.
-
57
|Levítico 13:57|
Se gxi denove aperos sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo, tiam gxi estas florantajxo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektajxo.
-
58
|Levítico 13:58|
Sed la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon aux cxian felajxon, de kiuj post la lavo forigxos la infektajxo, oni lavu duan fojon, kaj gxi estos pura.
-
59
|Levítico 13:59|
Tio estas la legxo pri la infektajxo de lepro sur vesto lana aux lina, cxu sur fundamentajxo, cxu sur enteksitajxo, aux sur ia felajxo, por deklari gxin pura aux malpura.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 7-9