-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 1:1|
Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?
-
2
|Jueces 1:2|
Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.
-
3
|Jueces 1:3|
Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
-
4
|Jueces 1:4|
Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
-
5
|Jueces 1:5|
Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraux li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
-
6
|Jueces 1:6|
Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
-
7
|Jueces 1:7|
Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
-
8
|Jueces 1:8|
Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
-
9
|Jueces 1:9|
Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo.
-
10
|Jueces 1:10|
Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4