-
-
Esperanto
-
-
5
|Jueces 2:5|
Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim. Kaj ili tie bucxis oferojn al la Eternulo.
-
6
|Jueces 2:6|
Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris cxiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.
-
7
|Jueces 2:7|
Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
-
8
|Jueces 2:8|
Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la agxo de cent dek jaroj.
-
9
|Jueces 2:9|
Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-HXeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.
-
10
|Jueces 2:10|
Kaj ankaux tiu tuta generacio alkolektigxis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.
-
11
|Jueces 2:11|
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.
-
12
|Jueces 2:12|
Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.
-
13
|Jueces 2:13|
Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar.
-
14
|Jueces 2:14|
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5