-
-
Esperanto
-
-
2
|Jueces 3:2|
por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antauxe ne konis gxin:
-
3
|Jueces 3:3|
kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.
-
4
|Jueces 3:4|
Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.
-
5
|Jueces 3:5|
Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj.
-
6
|Jueces 3:6|
Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
-
7
|Jueces 3:7|
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
-
8
|Jueces 3:8|
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.
-
9
|Jueces 3:9|
Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
-
10
|Jueces 3:10|
Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-Risxataim.
-
11
|Jueces 3:11|
Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4