-
-
Esperanto
-
-
22
|Jueces 3:22|
ke ecx la tenilo eniris post la trancxfero, kaj la graso kovris la trancxferon; cxar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj gxi trapenetris la postan parton de la korpo.
-
23
|Jueces 3:23|
Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin.
-
24
|Jueces 3:24|
Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.
-
25
|Jueces 3:25|
Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.
-
26
|Jueces 3:26|
Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
-
27
|Jueces 3:27|
Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaux ili.
-
28
|Jueces 3:28|
Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
-
29
|Jueces 3:29|
Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.
-
30
|Jueces 3:30|
Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
-
31
|Jueces 3:31|
Post li estis SXamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filisxtoj per bova bastono; kaj li ankaux savis Izraelon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16