-
-
Esperanto
-
-
1
|3 Juan 1:1|
La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.
-
2
|3 Juan 1:2|
Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.
-
3
|3 Juan 1:3|
CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.
-
4
|3 Juan 1:4|
Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.
-
5
|3 Juan 1:5|
Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,
-
6
|3 Juan 1:6|
kiuj atestis vian amon antaux la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antauxenigante dece je Dio,
-
7
|3 Juan 1:7|
cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.
-
8
|3 Juan 1:8|
Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.
-
9
|3 Juan 1:9|
Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.
-
10
|3 Juan 1:10|
Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8