-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Timoteo 1:1|
Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laux la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,
-
2
|2 Timoteo 1:2|
al Timoteo, mia amata filo:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
-
3
|2 Timoteo 1:3|
Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj pregxoj, nokte kaj tage
-
4
|2 Timoteo 1:4|
sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo;
-
5
|2 Timoteo 1:5|
ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.
-
6
|2 Timoteo 1:6|
Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.
-
7
|2 Timoteo 1:7|
CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
-
8
|2 Timoteo 1:8|
Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio,
-
9
|2 Timoteo 1:9|
kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,
-
10
|2 Timoteo 1:10|
sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4