-
-
Esperanto
-
-
7
|2 Timoteo 3:7|
cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.
-
8
|2 Timoteo 3:8|
Kaj kiel Janes kaj Jambres kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.
-
9
|2 Timoteo 3:9|
Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.
-
10
|2 Timoteo 3:10|
Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,
-
11
|2 Timoteo 3:11|
persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis.
-
12
|2 Timoteo 3:12|
Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.
-
13
|2 Timoteo 3:13|
Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.
-
14
|2 Timoteo 3:14|
Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis,
-
15
|2 Timoteo 3:15|
kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
-
16
|2 Timoteo 3:16|
CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5