-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 1:1|
Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,
-
2
|1 Corintios 1:2|
al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:
-
3
|1 Corintios 1:3|
Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
-
4
|1 Corintios 1:4|
Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;
-
5
|1 Corintios 1:5|
ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia parolo kaj cxia scio;
-
6
|1 Corintios 1:6|
kiel ankaux la atesto de Kristo konfirmigxis en vi;
-
7
|1 Corintios 1:7|
tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
-
8
|1 Corintios 1:8|
kiu ankaux konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu neriprocxeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
-
9
|1 Corintios 1:9|
Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
-
10
|1 Corintios 1:10|
Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13